Vállaj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/20/V%C3%A1llaj_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg/300px-V%C3%A1llaj_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/V%C3%A1llaj%2C_r%C3%B3mai_katolikus_templom_2023_01.jpg/300px-V%C3%A1llaj%2C_r%C3%B3mai_katolikus_templom_2023_01.jpg)
Vállaj (vAlaj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Mátészalka.
Bazaj informoj
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 1030
- Poŝtkodo: 4351
- Telefonprefikso: 44
Geografio
Vállaj situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, Crasna (rivero) preterfluas, laŭ la rumana landlimo, kie estas voje kaj fervoje limpasejo al Nagykároly. Nyírbátor troviĝas 25, Nagyecsed 11, Nyíregyháza 67 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. Fine de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis pro la militoj, tial bienulo Károlyi (kAroji) invitis ŝvabojn.
Vidindaĵoj
- impona romkatolika Preĝejo de Sankta Spirito (Vállaj) de 1918, la turo estas 50 m-ojn alta
- tombeja kapelo
- monumentoj pri falintoj de ambaŭ mondomilitoj kaj deportitoj al Sovetunio
- fiŝkaptista lago
- ĉedomaj grenejoj
Famulo
En Vállaj naskiĝis arkeologo Sándor Bökönyi.