Valdeprado
Valdeprado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42181 • 42175 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 0 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 2° 6′ U (mapo)41.937777777778-2.1080555555556Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 843 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdeprado [+] | |||
Valdeprado [baldePRAdo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco. La loknomo Valdeprado estas etimologie komprenebla kiel Valo de la paŝtejo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 6 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 460 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 54 km de Sorio, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Castillejo de San Pedro.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.