Vallecillo (León)
Vallecillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24324 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 21′ N, 5° 13′ U (mapo)42.356388888889-5.2116666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 5° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 837 m [+] | ||
Areo | 23,36 km² (2 336 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vallecillo, León [+] | |||
Vallecillo [baljeZIljo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco. Vallecillo estas komprenebla etimologie kiel Valeto.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Vallecillo kaj Villeza, okupas totalan areon de 23,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 123 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Leono, provinca ĉefurbo, kaj 17 km de Sahagún. Ĝi limas kun Villeza, Las Grañeras, Castrotierra de Valmadrigal, Gordaliza del Pino kaj Santa Cristina de Valmadrigal.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, maizo, beto, vitejoj, fruktarboj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).