Vallehermoso

Vallehermoso
municipo
Flago
Blazono
Ŝtato Hispanio Hispanio
Aŭtonoma komunumo Kanarioj
Provinco Sankta Kruco de Tenerifo
Insulo La Gomera
Koordinatoj 28° 10′ 0″ N 17° 15′ 0″ U / 28.16667 °N, 17.25000 °U / 28.16667; -17.25000 (mapo)
Areo 109,11 km² (10 911 ha)
Loĝantaro 3,142 (2011)
Horzono UTC±0
 - somera tempo UTC+1
Poŝtkodo E–38840 (Vallehermoso)

E–38849 (Macayo)
E–38850 (Arguamul)
E–38852 (Alojera)
E–38869 (Chipude)
E–38891 (Tamargada)

situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
la municipa areo
la municipa areo
la municipa areo
Vikimedia Komunejo: Vallehermoso, La Gomera
Retpaĝo: aytovallehermoso.net

Vallehermoso (hispane, "bela valo") estas unu el ses municipoj de la insulo La Gomera, parto de la insularo Kanarioj en la Atlantika Oceano, kiu geografie apartenas al Afriko sed politike estas parto de Hispanio.

La municipa centro estas la samnoma loĝloko en fekunda kaj relative pluvoriĉa valo samnoma en la insula nordo, en kiu abunde kultiviĝas fruktoj, aparte bananoj, vinberoj kaj oranĝoj. Al la areo tamen ankaŭ apartenas vasta teritorio en la nordo ĉirkaŭ tiu valo, parto de la insula centro, parto de la insulocentra Nacia Parko Garajonay, kaj maldense loĝata parto de la insula sudokcidento.

terasaj kampoj en la municipa loĝloko Alojera