Valo de Alagón
Valo de Alagón | ||
---|---|---|
komarko de Hispanio [+] | ||
Lando | ![]() |
|
Regiono | ![]() |
|
Provinco | ![]() |
|
Ĉefurbo | Coria | |
- koordinatoj | 40° N, 6° U (mapo)39.98709604-6.46061191Koordinatoj: 40° N, 6° U (mapo) | |
Akvokolektejo | 1 752 km² (175 200 ha) [+] | |
Areo | 1 752 km² (175 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 38 718 [+] (1-a de januaro 2019) | |
Denseco | 22,1 loĝ./km² [+] [+] | |
Valo de Alagón | ||
![]() |
||
Valo de Alagón aŭ Vegas del Alagón en la hispana estas komarko de la provinco Kacereso en la regiono Ekstremaduro de Hispanio. Ĝia ĉefurbo, kiel administra centro, estas la municipo de Coria. Laŭ la stato de 2019 en la komarko vivis 38 718 loĝantoj sur areo de 1 752 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km².
Nomo
La oficiala nomo de la komarko estas Valo de Alagón, kvankam kiel nomo por natura komarko estas iom erara, ĉar la rivero Alagón ne situas inter montoj en tiu komarko, kaj pro tio temas ne tiom pri valo, sed pri ĉerivera ebenaĵo.
Situo kaj limoj
La komarko lokas nordokcidente de la provinco de Cáceres. Limas kun:
- Sierra de Gata nordokcidente.
- Tierras de Granadilla norde
- Oliva de Plasencia kaj Plasencia oriente.
- Portugalio okcidente.
- Alcántara sudokcidente.
- Garrovillas de Alconétar kaj Cañaveral sudoriente.
Administra organizado
La komarkon administras la Asocio por la Disvolviĝo de la Valo de Alagón (ADESVAL), fondita en 1994 kaj kiu enhavas 26 municipojn:
- Aceituna
- Acehúche
- Aldehuela de Jerte
- Cachorrilla
- Calzadilla
- Carcaboso
- Casas de Don Gómez
- Casillas de Coria
- Ceclavín
- Coria
- Galisteo
- Guijo de Coria
- Guijo de Galisteo
- Holguera
- Huélaga
- Montehermoso
- Morcillo
- Pescueza
- Portaje
- Portezuelo
- Pozuelo de Zarzón
- Riolobos
- Torrejoncillo
- Valdeobispo
- Villa del Campo
- Zarza la Mayor
Alagón estas ankaŭ submunicipo de la komarko (parto de la miunicipo Galisteo), krom 15 aliaj subvilaĝoj en la komarko.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Asocio por la Disvolviĝo de la Valo de Alagón
- Neoficiala retejo de la Valo de Alagón
- Manfarado de Alagón Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
![]() | |
---|---|
Komarkoj de Cáceres komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara Komarkoj de Badaĥozo Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión |