Vanilita sukero
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Vanillezucker.jpg/220px-Vanillezucker.jpg)
Vanilita sukero estas ingredienco de mezeŭropaj kaj skandinaviaj desertoj. Ĝi estas farita el vanilosemoj aŭ vanila ekstrakto kaj tabla sukero. Ekster Eŭropo, ĝi estas multekosta kaj malfacile akirebla.[1] Oni povas fari ĝin hejme, oni nur devas miksi sukeron kun vanilosemoj kaj lasi la miksaĵon dum kelkaj semajnoj.[2][3]
Pli malmultekosta anstataŭaĵo estas vanilina sukero. Ĝi estas iomete malpli aroma ol la vanilita sukero, ĉar ĝi enhavas nur unu, kutime nenature ekstraktitan substancon (vanilinon aŭ etilan vanilinon).[4][5]
Referencoj
- ↑ Sara Schmidt. What Is Vanilla Sugar? (angle). wiseGEEK. Alirita la 9-an de julio 2021 .
- ↑ Ewa Aszkiewicz. Kuchnia polska. Wielka księga sprawdzonych przepisów (pole), p. 26.
- ↑ Magda Gessler. (2005) Kuchnia. Moja pasja (pole), p. 224.
- ↑ Michał Ziemiański. (1957) Słownik towaroznawczy (pole). Varsovio: Wydawnictwo Przemysłu Lekkiego i Spożywczego, p. 64.
- ↑ J.G. Vaughan kaj C. Geissler. (2001) Rośliny jadalne, Aleksandra Łukaszewska kaj Irena Olszewska-Kaczyńska (pole), Varsovio: Prószyński i S-ka, p. 140.