Vankuvero (apartigilo)

La angla nomo Vancouver kaj ĝia kutima esperantigo Vankuvero povas temi pri diversaj aferoj, interalie:

  • Vankuvero - la plej granda urbo de Brita Kolumbio, Kanado
  • Vancouver (Vaŝingtonio) - la plej granda norda antaŭurbo de Portland (Oregono)
  • George Vancouver - esploristo, flotkapitano de la brita mararmeo, kiu primapis kaj nomis multajn partojn de la marbordo kaj insularoj de nordokcidenta Usono kaj sudokcidenta Kanado
  • Vankuvera Insulo, kie situas i.a. la politika ĉefurbo de Brita Kolumbio (Viktorio) kaj la ofta Esperanta kunvenurbo Sidney
  • Fuorto Vankuvero, administra centro de la distrikto Kolumbia de la Kompanio Hudson's Bay, fortikaĵo establita en 1825; ĝi situas en la nuna usona Vankuvero (vidu supre)

Kelkfoje oni renkontas alian esperantigon, Vankuvro; pri la konkurenco inter la du formoj ekzistas kanto (laŭ la melodio "Irish Washerwoman"), komenvorte "Ĉu Vankuvro? Manovro ja magra kaj povra", verkita ĉ. 1982 de Marta Evans.