Vaporkuirilo
Vaporkuirilo estas kuirilo uzata por kuiri variajn nutraĵojn per vaporo. Tiu maniero de kuirado nomiĝas vaporkuirado.
Historio
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/Steamers.jpg/220px-Steamers.jpg)
Vaporkuiriloj estas uzataj dum jarcentoj. La praepokaj ĉinoj uzis vaporpotojn por kuiri nutraĵon. Arkeologiaj elfosadoj malkovris vaporkuirilojn el proksimume 5000 a.K..
Avantaĝoj
La plejmulto de la vaporkuiriloj ankaŭ havas likvokaptilon kiu ebligas ke ĉiuj nutraĵoj (alie perdita kiel vaporo) estas konsumataj. Kiam oni uzas buteron aŭ oleon por fritado tiuj nutraĵoj ĝenerale perdiĝas ĉar ili estas plejofte neglektataj post la kuirado.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/Broccoli_in_steamer.jpg/220px-Broccoli_in_steamer.jpg)