Varianto
Varianto estas io diferenca per la formo, ne per la enhavo aŭ esenco.
En literaturo
Iomete diferenca teksto, liverita de alia manuskripto aŭ eldono.
En lingvistiko
Ĉiu el la diversaj formoj de la sama lingva unuo (libera aŭ kondiĉita varianto).
En arkitekturo
Diferenca formo de iu tipa konstruo. Laŭ Francisko Azorín varianto estas Iom diferenca formo de tipa verko.[1] Li indikas etimologion el la latina variare (varii).[2]
Pri ŝako
En iu donita punkto de ŝaka partio, ĉiu el la eblaj movoj, per kiuj oni atingas unu saman rezulton.
En biologio
Iome diferenca planto, ..., ekzemple natura kaj kultivita olivarbo; ĉi tie sinonimo de vario.
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 208.
- ↑ Azorín, samloke.