Rheinauen (germane: "rejnaj herbejoj", ĝis decembro 2015 Waldsee, germane: "arbara lago") estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Pfalz (Rejno-Palatinato) de la federacia landoRejnlando-Palatinato. Ĝis junio 2014 ĝi nur konsistis el du membraj komunumoj, Otterstadt und Waldsee, la 1-an de julio de tiu jaro aldoniĝis la komunumoj Altrip kaj Neuhofen, kaj la 1-an de januaro 2016 ekvalidis la nova nomo Rheinauen. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 24 371 loĝantojn.