Vermeș [vermeŝ] (hungare: Vermes, germane: Wermesch, Warmisch) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Bistrița. En 1910 ĝi havis 798 loĝantojn (germanoj, ciganoj, rumanoj); en 1992 840
(rumanoj, 3,7 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Beszterce-Naszód vármegye). Administre ĝi apartenas al Lechința. Ĝia saksa loĝantaro en 1944 translokiĝis en Germanion.