Vidaj artoj
Vidaj artoj (angle: visual arts, france: arts visuels) estas artoj, kiuj kreas aĵojn ĉefe perceptataj per la okuloj de la spektanto. Artaj formoj kiel pentrado, desegnado, presaĵkreado, skulptaĵo, ceramikaĵo, foto, video, filmproduktado, projektado, metiartaĵo kaj arkitekturo estas konsiderataj vidaj artoj.
Ili ampleksas nociojn pri tre diversaj bildokreadoj, dekoracio de objektoj, aŭ scenaj artoj. (eĉ povante inkludi sportojn kaj cirkajn spektaklojn...)
Kategorioj
Oni povas krude enfaki ilin laŭ kategorioj, (kvankam iliaj limoj restas malnetaj).
Luda arto
Luda arto aŭ aga arto (angle: performance art) estas artformo en kiu ekzistas neniu konkreta objekto, sed prefere kombinas serion de okazaĵoj fare de la artisto antaŭ spektantaro, eventuale inkluzive de muziko, deklamado, aŭdvidaj prezentoj, aŭ aliaj elementoj. Performance art ofte esploras sociajn, politikajn kaj kulturajn temojn per la uzo de lingvo.
Vidu ankaŭ
- Plastiko (arto)
- Dekoraj artoj
- Islama arto
- Bizanca arto
- Ĉina arto
- Antaŭkolumba arto
- Optika arto
- Vidarta edukado
- Koncepta arto
- Monumenta arto
- Tekst-arto