Video laŭpeta
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Digital-tv-box_fr%C3%A5n_Nokia.jpg/220px-Digital-tv-box_fr%C3%A5n_Nokia.jpg)
Video laŭpeta aŭ en la angla Video on Demand (VOD) estas sistemo kiu ebligas spekti videaĵon en Interreto kiel parto de interaga televido-sistemo. La plej granda parto de la kablo-/telekomunikado kiu baziĝas sur VOD-sistemoj uzas la elsendfluon, kie la uzanto aĉetas aŭ selektas filmon aŭ televido-programo kaj komencas preskaŭ tuj poste la spektadon.
Video on Demand (VOD) poste ricevis pli larĝan signifon kaj rilatas ne plu nur al la servoj priskribitaj ĉi-supre, sed ankaŭ povas esti liveritaj al komputiloj, poŝtelefonoj kaj ĉiuj aliaj sistemoj kiuj povas ricevi aŭdvidan enhavon tra la reto.
Simila sistemo al VOD estas NVOD (Near Video On Demand)[1].
Rilata artikolo
- Pay-per-view (PPV)
Vidu ankaŭ
Ekstera ligilo
Referencoj
- ↑ (en) Diferencoj inter VOD kaj NVOD, Quara.