Vieux Fort (esperante: Malnova Fortikaĵo) estas administra distrikto situanta en la suda ekstremo de la insulo Sankta Lucio, eta lando ĉe la Kariba Maro. Laŭ la censo de 2001 la regiono havas 14 757 loĝantojn. En ĝi troviĝas la Internacia Flughaveno Hewanorra, kiu pliigas ĝian turisman industrion.