Viktoria kronokolombo
Viktoria kronokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Goura victoria (Fraser, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Viktoria kronokolombo, Goura victoria estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema kolombo kiuj loĝas en la malaltaj nordaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 74cm longa, blugriza kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kaj ruĝa irizo, krom malhelgrenata aŭ ruĝbruna brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj. Tiu ĉi specio povas esti facile diferencigita el la similaj samgenraj specioj pro la unikaj blankaj pintoj de sia kresto.
Ĝi estas unu el la tri ŝajne similaj specioj de kronokolomboj (la aliaj estas la Okcidenta kronokolombo kaj la Suda kronokolombo), kaj krome la Viktoria kronokolombo estas disvastigita tra malaltaj kaj marĉaj arbaroj de norda Nov-Gvineo kaj ĉirkaŭaj insuloj. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj, figoj, semoj kaj senvertebrulojn. La ino demetas plej ofte ununuran ovon.
La nomo rememoras la britian reĝinon Viktorino (Britio).
Ĉar ĝi estas maltimida, suferis mediperdon kaj estis troĉasita pro siaj viando kaj plumoj, la Viktoria kronokolombo estas konsiderata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico 2 de CITES.
Bildaro
Referencoj
- BirdLife International (2004). Goura victoria. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 Majo 2006. vundebla
Eksteraj ligiloj
- ARKive - bildoj kaj filmoj de Viktoria kronokolombo (Goura victoria) Arkivigite je 2006-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Specidatumbazo
- IUCN Ruĝa Listo
- Ruĝa Datumlibro Arkivigite je 2006-02-10 per la retarkivo Wayback Machine