Villaquejida
Villaquejida | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24235 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 803 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 5° 36′ U (mapo)42.145-5.5975Koordinatoj: 42° 9′ N, 5° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 722 m [+] | ||
Areo | 53,42 km² (5 342 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaquejida [+] | |||
Villaquejida [biljakeĤIda] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villaquejida kaj Villafer, okupas totalan areon de 53,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 828 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 58 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla kaj ĝis kanalo. Ĝi limas kun La Antigua, Villamandos, Villaornate y Castro, Campazas, Matilla de Arzón (Zamora), Valderas, Cimanes de la Vega, Fuentes de Ropel (Zamora), San Cristóbal de Entreviñas (Zamora), kaj Valdescorriel (Zamora).
Historio
Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).