Villaselán (León)
Villaselán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24344 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 181 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 34′ N, 5° 3′ U (mapo)42.560833333333-5.0477777777778Koordinatoj: 42° 34′ N, 5° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 862 m [+] | ||
Areo | 56,52 km² (5 652 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaselán [+] | |||
Villaselán [biljaseLAN] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arcayos, Castroañe, Santa María, Valdavida, Villacerán kaj Villaselán, okupas totalan areon de 56,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 181 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 54 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villamartín de Don Sancho, Almanza, Cea, Santa María del Monte de Cea, Villamol kaj Villazanzo de Valderaduey.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Ĝi havis muregon, el kiu survivas restaĵoj. Estis apude romia ŝoseo kaj poste parto de la Jakoba Vojo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).