Visterio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Visterio
floranta Wisteria
floranta Wisteria
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Tribo: Millettieae
Wisteria
Nutt.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Visterio (Wisteria el fabacoj) estas genro de grimpplantoj, devenaj de Ĉinio kaj Japanio, sed enigitaj ankaŭ en Eŭropo delonge, rimarkeblaj pro siaj grapoloj de odoregaj floroj, en Eŭropo blu-violaj, en Ĉinio plejofte blankaj, kiuj floras antaŭ la apero de la folioj, en majo.

Pergolo kaj visterio
La ĉina visterio / Wisteria sinensis.
La japana visterio / Wisteria floribunda

La planto estas energiece kreskanta, fortikiĝanta liano, kies trunko turniĝas ĉirkaŭ la trovitaj portiloj, ĉu naturaj ĉu provizitaj de la homoj kaj laŭ la tempo iĝas ligna dika kaj krudŝela.

Ĝenerale dua, sed malpliabunda florado okazas poste en la jaro.

Specioj

  • Wisteria brachybotrys
  • Wisteria floribunda - La japana visterio, vidu la apudan foton
  • Wisteria frutescens
  • Wisteria macrostachya
  • Wisteria sinensis - La ĉina visterio, vidu la apudan foton
  • Wisteria venusta
  • Wisteria villosa

En la « florparolo » Visterio simbolas tenerecon.