Vizianagaram
Vizianagaram | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 228 720 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 7 814 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 7′ N, 83° 25′ O (mapo)18.11666666666783.416666666667Koordinatoj: 18° 7′ N, 83° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 66 m [+] | ||
Areo | 29,27 km² (2 927 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vizianagaram [+] | |||
Vizianagaram, aŭ Vizianagram, laŭ telugua lingvo విజయనగరం aŭdu/ aŭdu estas municipa urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo de la samnoma distrikto Vizianagaram en subŝtato Andra-Pradeŝo, en orienta Barato.
Geografio
Vizianagaram situas en alteco 74 metrojn super la marnivelo en Orientaj Ghatoj proksimume 24 kilometrojn okcidente de la Bengala Golfo. Visakhapatnam troviĝas 47, Srikakulam 56, Ĝagdalpur 181, Vijayawada 341, subŝtata sidejo Amaravatio 350, Hajderabado 528, Kolkato 717, Mumbajo 1119, tutlanda ĉefurbo Delhio 1328 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
En 2011 la populacio de Vizianagaram estis 227 533. La legopovo estas 81.85%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.
Historio
En Vizianagaram pluraj hinduaj imperiestroj regis. La francoj venkis en 1753 kaj la areo poste estis parto de franca Hindio, ekde 1756 al la britoj. La municipo estis establita en 1888. La brita dominado ĉesis en 1947.
Ekonomio
Vizianagaram estas populara celloko por la tekstila merkato. En la ĉirkaŭaĵo jutaj muelejoj funkcias. En la marbordaj vilaĝoj oni okupiĝas pri salkultivado. Enurbe oni produktas ŝnurojn, feralojojn, sukerojn, cementojn, farmaciaĵojn, spongojn.
Eduko
En Vizianagaram kampuso ekde 2006 kaj pluraj kolegioj funkcias (la unua ekde 1879).
Lingvoj
La oficiala lingvo kaj plejparte uzata lingvo de Vizianagaram estas la telugua lingvo.
Religioj
La ĉefa religio de Vizianagaram estas la hinduismo.
Klimato
Vizianagaram havas tropikan savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 1097 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas pro musonoj, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La jara averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C.
Trafiko
Al Vizianagaram kuras 3 fervojaj linioj kaj vojoj (almenaŭ 5) el ĉiuj direktoj. Enurbe funkcias ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno funkcias en Visakhapatnam.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
-
Templo
-
Templo
-
Tekstila vendejo
-
Fortikaĵa pordo
-
Fortikaĵmuro
-
La horloĝturo