Vjetnama koriandro
'Vjetnama koriandro' | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Persicaria odorata (LOUR.) SOJÁK 1974 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Persicaria odorata, konata kiel raŭramo aŭ vjetnama koriandro, estas herbo kies folioj estas uzataj en sud-orientazia kuirarto. La aliaj nomoj por la planto estas vjetnama mento, kamboĝa mento kaj aliaj.
La vjetnama koriandro ne estas parenca al mento, nek ĝi apartenas al la sama familio kiel la mento (Laminacoj), sed la aspekto kaj odoro similas al koriandro. Persicaria apartenas al la familio Poligonacoj.
Nutra uzo
Antaŭ ĉio la folioj estas tipaj por la vjetnama kuirarto, kie ĝi estas manĝata kiel freŝa salato (inkludante kokaĵa salato) kaj krudaĵoj, kaj en kelkaj supoj kaj viandaĵoj kaj fiŝaĵoj.
En la kamboĝa kuirarto la folioj estas konataj kiel chi krasang tomhom (ជីរក្រសាំងទំហំ) kaj estas uzata en supoj, viandaĵoj kaj salatoj kaj en la kamboĝaj someraj rulaĵoj naem (ណែម).
En Singapuro kaj Malajzio, la folioj estas esenca ingredienco de laksa, nome spicita nudela supo. La nomo en malaja lingvo por tiu supo estas daun laksa, kio signifas "laksa folio". En Malajzio la folioj estas uzataj ankaŭ por la menuoj nasi kerabu kaj asam pedas. En Laoso kaj kelkaj partoj de Tajlando la folioj estas manĝataj kun kruda bovaĵo, nomata larb (ລາບ).
Karakterizaĵoj
La vjetnama koriandro estas multjara planto kiu kreskas plej bone en tropikaj kaj subtropikaj zonoj. La klimato estu varma kaj humida.
La supra surfaco de la folioj estas malhelverdaj kun kaŝtankoloraj makuloj kaj la malsupra surfaco de la folioj estas ruĝecaj. En Vjetnamio ĝi estas kultivata aŭ kolektita en la sovaĝejo.
Enhavo
Ĝia oleo enhavas kelkajn aldehidojn.