La voĉa palatala frikativo aŭ palata frotsono voĉa estas voĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ʝ] (jo kun maŝa vosto); en SAMPA, j\.
En la lingvoj rusa, hungara, Esperanto ĝi aperas kiel alofono de [j]; ekz-e ruseйод[ʝɵt] (jodo); probable, ĝi estas la sola rimedo por klare prononci la vorton Jido.