Order of the Builders of People's Poland • Grand Cross of the Order of Polonia Restituta • Ordeno de la Kruco de Grunwald, 1-a klaso • Partisan Cross (Poland) • Medal for Warsaw 1939-1945 • Ordeno de Lenin • Jubilee Medal "In Commemoration of the 100th Anniversary of the Birth of Vladimir Ilyich Lenin" • Honorary badge "For Merits for Warsaw" • Medal Rodła • Ordeno de Restarigita Pollando • Ordono de la Kruco de Grunwald, 1-a klaso vd
Lia profesio estis originale seruristo. Ekde 1926 li estis ano de la ne-leĝa Komunisma Partio de Pollando, ekde 1942 tiu de la posteula partio, la Pola Laborista Partio. Li estis ano en la Centra Komitato (1942-1948) kaj la Politika Komitato (1944-1948). Li estis la unua viculo de la ĉefministro (1944-1949) poste ĉef-sekretario de la Centra Komitato (1945-48). Ĉar li ne obeis centprocente al Stalin, oni forigis lin en 1948 el la komunista gvidantaro pro "dekstra, nacia dekliniĝo". Somere de 1951 li estis forigita el la partio kaj arestita en kuraclokoKrynica fare de komunistaj funkciuloj sub gvido de kolonelo Józef Światło. Li liberiĝis nur post morto de Stalin en decembro de 1954. Li reaniĝis en la Laborista Partio en aŭgusto de 1956 kaj en oktobro samjare, oni elektis lin kiel la ĉefulon de la kompartio (1956-70). En 1970 li ordonis pafi al la senarmilaj homoj en Gdansk (multaj mortis) kaj pro tio li estis denove forigita el la posteno kaj oni pensiigis lin.