WarCry
WarCry | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Alie nomata | Warcry |
Deveno | Asturio, Hispanio |
Ĝenroj | Metalroko |
Aktivaj jaroj | 2001 - nuntempe |
Eldoninto | Jaus Records Avispa Music |
Retejo | www.warcry.as |
Membroj | |
Víctor García - Kantisto , komponisto | |
Antaŭaj membroj | |
Manuel Ramil | |
Warcry estas asturia grupo de metalroka muziko, fondita en 2001 kiam la kantisto Victor García kaj la drumisto Alberto Ardines estis forpelitaj de la metalroka grupo Avalanch. Pablo García kaj Fernando Mon aperis nure kiel invitaj gitaroj en la unua albumo, sed ili fariĝis oficialaj membroj ĉe 2002 kune kun la basgitaristo Álvaro Jardón kaj la pianisto Manuel Ramil. Jardón forlasis la grupon finale de 2003, anstataŭata de Roberto García 3 monatojn poste. Ĉe aŭtuno de 2007 Ardines kaj Mon estis anstataŭataj de Rafael Yugeros kaj José Rubio, respektive. Manuel Ramil estis forpelita je la komenco de 2008 kaj poste ĉe februaro de 2009 José Rubio forlasis la grupo pro privataj interesoj. De tiam Pablo García estas la sola gitaristo de la grupo. Santi Novoa kunlaboris kiel invitata pianisto en la eldonado de la albumo Revolución en 2008 kaj poste iĝis oficiala membro dum la eldonado de Alfa en 2011.
Unue, la kanzonaj tekstoj estis pri epopeo kaj fantaziaj aferoj. Ĵuse la kanzonaj tekstoj parolas pri sociaj kaj propraj spertoj. La muzika maniero ankaŭ ŝanĝis al rapidaj tempoj kaj Metalroko/Progresiva metalroko maniero. Nuntempe Warcry havas 7 studiajn albumojn kaj unu vive albumon kiu gajnis oran atestilon en Hispanio.
Nuntempaj membroj
- Víctor García
- Pablo García
- Roberto García
- Rafael Yugueros
- Santi Novoa
Antaŭaj membroj
- Manuel Ramil
- Alberto Ardines
- Fernando Mon
- Álvaro Jardón
- José Rubio
Diskaro
Studio-albumoj
- 2002: WarCry
- 2002: El Sello de los Tiempos
- 2004: Alea Jacta Est
- 2005: ¿Dónde está la luz?
- 2006: La Quinta Esencia
- 2008: Revolución
- 2011: Alfa
Vive muzikalbumoj
- 2006: Directo a la Luz
- 2012: Omega
- 1997: Demon 97