Weischlitz - prononco [VAJŜlic] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Vogtland de la federacia landoSaksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5700 loĝantojn sur areo de 121,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 47 loĝantoj/km². Komence de 2017 la antaŭe najbara komunumo Reuth estis aldonita al ĝi. Antaŭe la du komumumoj formis administran komunumaron, nomata Verwaltungsgemeinschaft Weischlitz, kiu kompreneble estis malfondita komence de 2017, ĉar ĝi ne plu havis funkcion.