Weiterstadt estas urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Norde de la ĉefa komunumo troviĝas la ĝis 1977 sendependa urboparto Gräfenhausen. Fine de decembro 2022 la urbo havis 26 322 loĝantojn.