Welzheim
Welzheim - prononco [VELChajm] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rems-Murr kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 335 loĝantojn. La landa ĉefurbo Stutgarto situas proksimume 40 kilometrojn sudokcidente. En la loĝloko vidindas interalie rekonstruaĵo de romia fortikaĵo.
Dum la Dua Mondmilito ekzistis en la urba teritorio nazia koncentrejo kun la ĉirkaŭ 10 000-15 000 prizonuloj.
Eksteraj ligiloj
|
|