Widnau
Widnau | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Rejnvalo |
Geografia situo | CH1903: 765656 / 252225 (mapo)47.49.6333333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 9° 38′ O; CH1903: 765656 / 252225 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 8293 |
Areo | 4,20 km² |
Alteco | 405 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9443 |
Komunumkodo | {kodo} |
Widnau (prononcu Vidnaŭ) estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8 293 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Widnau situas en la Suba Rejnvalo ĉe la bordo de la rivero Rejno, kiu formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio. Parto de la municipo Heerbrugg apartenas ankaŭ al la komunumo Widnau. La najbaraj komunumoj de Widnaŭ en Svislando estas Au-Heerbrugg en nordo, Balgach en oriento kaj Diepoldsau en sudo. Meze tra la komunumo fluas la Rheintaler Binnenkanal, kanalo, kiu fluas paralele al Rejno je ĝia orienta flanko en Svislando.
Trafiko
De la stacidomo Heerbrugg, kiu situas sur la teritorio de la najbara komunumo Au-Heerbrugg, Widnau facile atingeblas per lokaj aŭtobusoj. La komunumo ankaŭ havas aliron al la svisa aŭtovojo A13, kiu konektas Sankt-Margreto kun Sargans.
Ekonomio
Komence de la 20-a jarcento en Widnau floris la brodadindustrio. en la 1920-aj jaroj la brodado tamen spertis grandan krizon. La sekvo estis senlaboreco kaj formigro. Per la malfermo de la viskozo-fabriko en la jaro 1924 estiĝis tamen alternativo al la brodado. Nuntempe Widnau estas la sidejo de multnombraj etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj ankaŭ pro sia landlima situo meze en prospera regiono allogas ĉiam novajn firmaojn.
Historio
La komunumo Widnau estiĝis nur en la 1-an de julio 1883 per sendependiĝo de la komunumo Diepoldsau. Widnau estis la lasta nova komunumo en Kantono Sankt-Galdo, kiu estiĝis per sendependiĝo de alia komunumo. Nuntempe la tendenco en Kantono Sankt-Galo estas kuningi komunumojn al pli grandaj novaj komunumoj kaj urboj.
Bildaro
-
Jakobdomo
-
Doganejo Wiesenrain
-
Loĝkvartalo de Widnau
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj