Yigal Allon
Yigal Allon | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
יגאל אלון | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1918 en Kfar Tavor | ||||
Morto | 29-an de februaro 1980 (61-jaraĝa) en Afula | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Korinfarkto ![]() | ||||
Tombo | Ginosar (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | hebrea • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo ![]() | ||||
Alma mater | Kolegio Sankta Antonio Kadoorie Agricultural High School (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Israela Laborista Partio ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Moshe Faycovich (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Ruth Allon (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto oficiro militisto soldato ![]() | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
Aktiva dum | 1937–1950 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jigal ALLON (hebree יִגְאָל אַלּוֹן, naskiĝis hebree פַּיְקוֹביץ', Pajkōvīĉ la 10-an de oktobro 1918 en Kfar Tabor en Galileo, mortis la 29-an de februaro 1980 en Afula) estis israela politikisto, komandanto de la Palmaĥ, kaj generalo en la Israela Defendtrupo. Li estis longdaŭra membro de la Kneset kaj servis kiel vic-ĉefministro, kelkajn fojojn kiel ministro kaj mallongdaŭre servis kiel provizora ĉefministro.
La Plano Allon por dividi Cisjordanion estas nomita laŭ li.
Vivo kaj laboro
Fono
Lia patro enmigris al Palestino en 1890. En 1937, Jigal Allon studentiĝis ĉe Kadoorie kampara kolegio, kaj li tiam helpis fondi la judan kibucon Ginosar. Allon estis edziĝinta al Ruth.
Milito
Allon komandis unuon en la Haganah, kaj poste li komandis patrolon en Palestino dum la arabaj tumultoj inter 1936 kaj 1939. En 1941, Allon estis unu el la fondintoj de la batalema grupo Palmaĥ.
En 1941, Allon partoprenis en la brit-gvidita invado de Libano kaj Sirio. Kiel komandanto en Palmaĥ, Allon respondecis interalie pri israela atako dum la nokto inter 18 kaj 19 decembro 1947, kiu okazis proksime de la libana limo. En la atako, pluraj civilaj palestinaj domoj estis krevigitaj, kaj dekduo civiluloj, plejparte virinoj kaj infanoj, estis mortigitaj.
Dum la Araba-Israela-Milito de 1948, Allon gvidis plurajn gravajn armeajn operaciojn en plurajn frontojn. La 25an de oktobro 1949, dum Allon estis el la lando, li estis anstataŭigita per Moŝe Dajan. La plej multaj el liaj staboficiroj eksiĝis en protesto ĉe tiu decido. Allon retiriĝis de aktiva deĵoro en 1950.
Politiko
En la jaroj 1950-1952, Allon studis filozofion kaj historion en St Antony's College en Oksfordo.
Post sia armea kariero, Allon eniris politikon. Li iĝis eminenta gvidanto en la partio Ahdut HaAvoda, kaj li estis elektita al la Kneset en 1955, kie li deĵoris ĝis sia morto en februaro 1980.
Allon estis membro de pluraj politikaj komisionoj en Israelo, inkluzive de la justeca komisiono, la komisiono por eduko kaj kulturo, same kiel en la israela Eksterafera Ministerio. Allon funkciis kiel Ministro de Laboro de 1961 ĝis 1967, vic-ĉefministro de 1968 ĝis 1977 kaj specife inter 26 februaro 1969 kaj 17 marton 1969 li estis la provizora ĉefministro ĵus post la morto de Levi Eŝkol.
Allon estis instalita kiel ministro pri eksteraj aferoj en 1974, kaj li tenis tiun pozicion ĝis 1977 [1][2].
Memoro
Stratoj, parkoj, kaj lernejoj estas nomitaj laŭ Yigal Allon en Israelo. En 1987 la Muzeo Yigal Allon estis establita en kibuco Ginosar.
Eldonaĵoj
- Allon, Yigal. (1970) Shield of David. Random House. ISBN 0-297-00133-7.
- Allon, Yigal. (1970) The Making of Israel's Army. Vallentine, Mitchell. ISBN 0-853-03027-8.
- Allon, Yigal. (1975) My Father's House. W. W. Norton.
Arkivigite je 2013-02-16 per Archive.today
Referencoj
- ↑ Separate and Unequal, Chapter IV. Human Rights Watch, 19 December 2010
- ↑ Gush Emunim. Alirita 17 February 2023 .
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Yigal Allon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)