Záhorská Bystrica
Záhorská Bystrica | ||
hungare: Pozsonybeszterce, germane: Bisternitz | ||
kvartalo | ||
Záhorská Bystrica, strato Čsl. tankistov
| ||
|
||
Oficiala nomo: Záhorská Bystrica | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo | |
Distrikto | Distrikto Bratislavo 4 | |
Historia regiono | Supra Hungarujo Pozsony | |
Parto de | Bratislavo | |
Tipo de parto | Urba parto | |
Situo | Záhorská Bystrica | |
- alteco | 203 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 14′ 20″ N 17° 02′ 35″ O / 48.23889 °N, 17.04306 °O (mapo) | |
Areo | 32,3 km² (3 230 ha) | |
Loĝantaro | 3 503 (31.12.2011) | |
Denseco | 108,45 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1314 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 841 06 | |
Telefona antaŭkodo | +421-02 | |
Aŭtokodoj | BA, BL | |
NUTS | 529427 | |
Televido | TV Markíza | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| ||
Záhorská Bystrica enkadre de Bratislavo
| ||
Vikimedia Komunejo: Záhorská Bystrica | ||
Retpaĝo: www.zahorskabystrica.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Záhorská Bystrica (hungare Pozsonybeszterce [poĵonjbesterce], germane Bisternitz [bisternic]) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Bratislavo en Slovakio.
Situo
Záhorská Bystrica situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Bratislavo-Stupava (aŭtovojo preteriras). Urbocentro de la ĉefurbo troviĝas je 12 km. Záhorská Bystrica estas la plej norda parto de la ĉefurbo.
Historio
La loko estis loĝata jam antaŭ 8000 jaroj. Antaŭ la hungara erao keltoj, avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1314. En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1647 la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1900 vivis en la urbeto 2195 vilaĝanoj en 331 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pozsonybeszterce 2271 homoj (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Bratislavo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Záhorská Bystrica 2086 homoj (2022 slovakoj, 24 ĉeĥoj, 12 hungaroj, 10 germanoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1834