Zavadka (distrikto Volovec)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zavadka |
Zavadka, ukraine Завадка, hungare Rákócziszállás [rAkOcisAlAŝ] estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec, en municipo de Verbjaĵ.
Bazaj informoj
- 48° 47′ 24″ N 23° 07′ 40″ O / 48.79000 °N, 23.12778 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 47′ 24″ N 23° 07′ 40″ O / 48.79000 °N, 23.12778 °O (mapo)
- Areo: 2 km²
- Alto super marnivelo: 528 m
- Loĝantaro: 1080
- Poŝtkodo: 89113
- Telefonprefikso: 03136
Situo
Historio
La unua mencio okazis en 1630 en formo "Zavodka". Francisko Rákóczi la 2-a tie faris manifeston 1703. En 1899 memore al la manifesto la vilaĝo ricevis novan loknomon Rákócziszállás. En 1910 vivis tie 790 loĝantoj (646 rutenoj, 134 germanoj, 10 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Zavadka. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.