ZIL (ruseЗИЛ, plennome ruseЗавод имени Лихачёва [zavod imeni liĥaĉova], t.e. « Uzino nomita de Liĥaĉov »), estas rusia aŭtomobila konstruisto. Ĝi produktas ŝarĝaŭtojn, aŭtobusojn kaj luksajn aŭtojn antaŭe rezervitajn al altranguloj de la lando. La entrepreno ankaŭ fabrikis militajn aŭtojn.