Zwalm
Zwalm (nederlande, proksimuma prononco [Zvalm]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 8040 loĝantojn.
Ekde 1977, la municipoj Beerlegem, Dikkele, Hermelgem, Hundelgem, Meilegem, Munkzwalm, Nederzwalm, Paulatem, Roborst, Rozebeke, Sint-Blasius-Boekel, Sint-Denijs-Boekel kaj Sint-Maria-Latem apartenas al Zwalm.