Mi estas Dietrich Michael Weidmann el Zuriko, Svislando, kaj administranto de la Esperanto-Vikipedio. Mi scipovas nur malmulte la nederlandan lingvon kaj enskribiĝis ĉi-tie precipe por aldoni interviki-ligilojn al miaj artikoloj de la germanlingva kaj esperantlingva vikipedioj kaj fojfoje aldoni bildojn, ĉar mi alĵutis multajn bildojn pri Svislando al Commons. Vi povas legi pli pri mi en la germanlingva kaj esperantlingva vikipedio.