Újezd u Brna
Újezd u Brna estas urbo en Ĉeĥio , en Sudmoravia regiono , en distrikto Brno-provinco . Ĝi situas en Dija-svratka valego proksimume 15 km sudoriente de Brno . Vivas ĉi tie 3 388 loĝantoj (2024). Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Velké Pavlovice .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hostěrádky-Rešov , Šaratice , Otnice , Těšany , Sokolnice , Žatčany kaj Telnice .
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131 (tiama nomo Ujezdec), al kampurbo ĝi estis avancita en la jaro 1909 kaj la urbo ĝi fariĝis la 14-a de decembro 2005 . La moderna Újezd u Brna estiĝis al la 17-a de junio 1950 per unuiĝo de ĝisnunaj municipoj Újezd, Šternov kaj Rychmanov.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 514 1880 1 619 1890 1 829 1900 1 987 1910 2 254 1921 2 538
Jaro Loĝantoj 1930 2 875 1950 2 835 1961 3 103 1970 2 948 1980 2 666 1991 2 539
Jaro Loĝantoj 2001 2 765 2014 3 203 2016 3 244 2017 3 288 2018 3 302 2019 3 368
Jaro Loĝantoj 2020 3 387 2021 3 288 2022 3 335 2023 3 369 2024 3 388
Memorindaĵoj
Preĝejo de santaj Petro kaj Paŭlo
Evangelia preĝejo
Sonorilejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
Kapelo de sankta Antonio
Tumulo de paco ĉe Prace (norde de la urbo, rememorigo de batalo ĉe Slavkov )
Naturo
naturrezervejo Špice (nordokcidente de la urbo)
Proksime de la urbo fontas amara minerala fonto, kiu estas enboteligata kiel mineralakvo Šaratica. Ĝi estas uzata por kuracado de konstipo kaj pluaj malordoj de digestado.
Personecoj
Jaroslav Konečný (1945–2017), ĉeĥa manpilkisto
Ludvík Kolek (* 1933), ĉeĥa arkitekto, skulptisto kaj pentristo
Jan Haluza (1914–2011), ĉeĥa atleto kaj trejnisto
Pluaj fotoj
Vojkruciĝo de stratoj Komenského kaj Hybešova kun la urbodomo
Placo de Svatý Jan
Komenského, ĉefa strato de la urbo
Saleziana movado, klubo Újezd u Brna, la enirejo kun kapeleto
Kapelo de sankta Antonio de Padovo
Partoj de urbo Újezd u Brna (1)
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd