Úsov (germaneMährisch Aussee, hebree אויסא (Ojsa), transskribata ankaŭ kiel Asjva) estas malgranda urbo en Ĉeĥio en dislimejo de meza kaj nordokcidenta Moravio en cismontaro de Hrubý Jeseník sur rojo Doubravka, 5 km nordoriente de Mohelnice kaj 7 km nordokcidente de Uničov. Vivas ĉi tie 1 167 loĝantoj (2024). Kastelon kun burgon ne eblas misrigardi, ĉar ĝi estas sur altaĵo en la orienta parto de la municipo kaj ĝi estas de malproksime bone videbla.