Lipová (distrikto Prostějov)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipová
Lipová estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Prostějov , en Regiono Olomouc . Vivas ĉi tie 737 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Buková , Suchdol , Ptení , Malé Hradisko kaj Brodek u Konice .
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1379 .
Dum la dua mondmilito en arbaroj en la ĉirkaŭaĵo kaŝis sin partizanoj el grupo Jermak . Tiuj estis fine de la milito malkaŝitaj kaj forkondukitaj al nekonata loko. El tempoj de ilia agado konserviĝis partizana bunkro, kiu troviĝas inter muelejo de Lipová kaj municipo Malé Hradisko sur deklivo de monteto leviĝanta el valo de rivereto Okluka, proksime kiu estis konstruita memortabulo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 293 1880 1 420 1890 1 473 1900 1 552 1910 1 507 1921 1 470
Jaro Loĝantoj 1930 1 504 1950 1 071 1961 1 126 1970 1 008 1980 921 1991 833
Jaro Loĝantoj 2001 778 2014 716 2016 716 2017 724 2018 731 2019 718
Jaro Loĝantoj 2020 710 2021 670 2022 706 2023 724 2024 737
Partoj de municipo
Memorindaĵoj
Kapeleto de Mater Dolorosa
Monumento al falintoj
Akva muelejo
Imitaĵo de mezepoka ruino nomata Špacírštajn
Pluaj fotoj
Partizana bunkro inter municipoj Lipová kaj
Malé Hradisko
Eksa gastejo en n-ro 32
Starto en eksa
motokrosa vojo
Muelejo Lipovský mlýn
Rivereto Hloučela ĉe muelejo Lipovský mlýn
Evangelia preĝejo
Kapelo de Mater Dolorosa
Loka parto Příhon
Konstruaĵo de municipa ofico kaj kulturdomo
Imitaĵo de mezepoka ruino nomata Špacírštajn
Dvorek de Lipová
Nove reguligita vilaĝplaco
Panoramo
Panorama vido al la municipo de agrikultura kooperativo
Partoj de municipo Lipová (3)
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd