Ŝirazo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ŝirazoj. |
Ŝirazo · شیراز | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Irano • milionurbo | |||||
Administrado | |||||
Lando | Irano | ||||
Provinco | Farso | ||||
| |||||
Telefonkodo | 071 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 565 572 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 523 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 29° 37′ N, 52° 33′ O (mapo)29.6152.5425Koordinatoj: 29° 37′ N, 52° 33′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 500 m [+] | ||||
Areo | 240 km² (24 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Shiraz [+] | |||||
Ŝirazo (perse شيراز [ŝiRAZ]) estas unu el la ses plej grandaj milionurboj de Irano en provinco Farso. Oni taksas la urbon loko de poezio, tapiŝoj, vino, rozo kaj amo. En Ŝirazo troviĝas la dua plej granda flughaveno de Irano, post la flughaveno Teheran Mehrabad. Ŝirazo estas ankaŭ la plej grava irana urbo en la kampo de transporto, komunikado kaj informteknologio. La urbo estas nomata "urbo de ĝardenoj kaj poetoj"[1].
Ŝirazo estis la ĉefurbo de Persa Imperio sub la Zanda dinastio inter 1750 kaj 1794, kiam la kaĝaroj translokiĝis la ĉefurbon al Teherano. Kun Isfahano kaj Teherano, Ŝirazo estas hodiaŭ unu el la tri kulturaj kaj artaj ĉefurboj de Irano.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 1,4 mio (2020)
- Horzono: GMT + 3,5 horoj
- Supermara alteco: 1505 m
- Areo: 340 km²
- Telefonkodo: 711
- Poŝtkodo: 71300-71400
Geografio
Ŝirazo troviĝas en montara regiono en la sud-okcidenta parto de la lando. Teherano troviĝas je 942 kilometroj.
Historio
La loko estis jam longe loĝata, la loka vinkulturado daŭras 1800 jarojn. Ĝis apero de araboj ĝi estis karavanserajo (ripozejo de karavanoj), centro de bazarado. Inter 1750 kaj 1781 Ŝirazo estis ĉefurbo de la Persa Imperio. Ĝi havis urbomuron en la 10-a jarcento kaj havis faman universitaton. Dum la 18-a jarcento diversaj katastrofoj okazis (tertremoj, epidemioj kaj sieĝoj).
Ekonomio
La ekonomio baziĝas sur agrikulturo (vinbero, oranĝo, kotono kaj rizo) elektroniko kaj nafto.
Klimato
En Ŝirazo en julio kaj en aŭgusto la temperaturo atingas la 30 C'-ojn. Vintre tio falas preskaŭ ĝis frostopunkto.
Trafiko
Ŝirazo havas internacian flughavenon, aŭtoŝoseon, fervojon kaj metroon.
Vidindaĵoj
- pordego
- maŭ
- provinca muzeo
- moskeoj, inter kiuj elstaras la Moskeo Nasir ol Molk
- citadelo
- anglikana preĝejo
Servoj
Famuloj
- Plej elstara naskito de la urbo estas la mistika poeto Hafizo.
- La urbo estas la politika centro de la kaŝgajoj.
- Kutbaldin al-Ŝirazi (perse قطبالدین محمود بن ضیاالدین مسعود بن مصلح شیرازی) estis saĝulo kaj poeto de la 13-a jarcento kiu faris kontribuojn al astronomio, matematiko, medicino, fiziko, muzika teorio, filozofio kaj Sufiismo.
- En 1819 naskiĝis en la urbo Sayyid Alí Muḥammad, kiu deklaris esti la Báb (la "pordego") kaj konsideris sin mem la 'mahdi'. Lia sekvanto Bahá'u'lláh poste establus la Bahaan Kredon.
- Sibavejhi (aŭ Sibujah', perse: سيبويه , arabe: سیبویه), unu el la fondintoj de la araba gramatiko, la 'Kitāb' (=libro), mortis ĉi tie.
Ĝemelurboj
Vidu ankaŭ
Bildgalerio
-
Moskeo de Nasir Al Molk, Ŝirazo
-
Maŭzoleo Sjah Tsjeragh (perse: شاه چراغ)
-
Tombo de Hafizo, grava turisma vidindaĵo
-
Ĝardeno Eram, Ŝirazo
-
La tombo de la saĝulo Ibn Khafif (9-a jarcento) nuntempe estas publika biblioteko kaj renkontiĝejo por gejunuloj.
-
Tombo de Saad, fama mistika poeto
Referencoj
- ↑ (en) Bex Shapiro, Meet Nadia, the Intrepid leader who will challenge your preconceived notions about Iran (renkontu Nadia, la vojaĝgvidantino de Intrepid kiu defios viajn ideojn pri Irano), la 20-an de marto 2018, alirite la 25-an de junio 2020.