13-a_jarcento_a.K.

La 13-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 1300 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1201 antaŭ nia erao.

la Leona Pordego en Mikeno

Eventoj kaj evoluoj

  • Dum -1285 la egipta armeo sub faraono Ramseso la 2-a batalis kontraŭ la armeo de la Hititoj. Temis pri la dua plej granda batalo en la historio de la antikva Egiptio. La egiptianoj fine retiriĝas, kaj
  • dum -1269 sekvis pripaca traktato inter la egiptoj kaj la hititoj - temis pri la unua pripaca kontrakto historie pruvita.

Kulturo

  • Ĉirkaŭ la jaro -1250 la egiptia faraonino Nefertari ludis la ludon Senet, antaŭaĵo de la hodiaŭa damludo - en ŝia tombejo eterniĝis desegnaĵo pri tiu ludado.
  • Ĉirkaŭ la sama jaro en antikva Grekio konstruiĝis la Leona Pordego en Mikeno, la ĉefa pordego de masiva urba remparo

Personaĵoj

  • Vivis la hitita grandreĝo Hatuŝili la 3-a,
  • kaj la egiptaj faraonoj Ramseso la 1-a, Ramseso la 2-a kaj Sethos la 1-a

Inventoj kaj malkovroj

Unuopaj jaroj
-1300 -1299 -1298 -1297 -1296 -1295 -1294 -1293 -1292 -1291
-1290 -1289 -1288 -1287 -1286 -1285 -1284 -1283 -1282 -1281
-1280 -1279 -1278 -1277 -1276 -1275 -1274 -1273 -1272 -1271
-1270 -1269 -1268 -1267 -1266 -1265 -1264 -1263 -1262 -1261
-1260 -1259 -1258 -1257 -1256 -1255 -1254 -1253 -1252 -1251
-1250 -1249 -1248 -1247 -1246 -1245 -1244 -1243 -1242 -1241
-1240 -1239 -1238 -1237 -1236 -1235 -1234 -1233 -1232 -1231
-1230 -1229 -1228 -1227 -1226 -1225 -1224 -1223 -1222 -1221
-1220 -1219 -1218 -1217 -1216 -1215 -1214 -1213 -1212 -1211
-1210 -1209 -1208 -1207 -1206 -1205 -1204 -1203 -1202 -1201