23-an de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 23-a de marto estas la 82-a tago de la jaro (la 83-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 283 tagoj restas.
Je la 23-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 625: Batalo de Uhudo: venko de beduenoj el Mekko kontraŭ islamanoj el Medino, komandataj de Mohamedo
- 752: Stefano la 2-a iĝis papo (mortis antaŭ konsekrado)
- 1153: En Konstanco subskribiĝis interkonsento inter papo Eŭgeno la 3-a kaj reĝo de Germanio Frederiko la 1-a, kiu estis ricevonta imperiestran kronon kontraŭ helpo en regigo de papo en Papa Ŝtato
- 1231: Unua mencio pri la pola urbo Zgierz
- 1324: Papo Johano la 22-a ekskomunikis la reĝon de Germanio Ludovikon la 4-a
- 1343: Angulŝtono estis metita sub konstruo de la nuntempa baziliko Mariapreĝejo en Gdańsk
- 1530: Hispana reĝo Karlo la 1-a transdonis Malton al la Malta Ordeno
- 1534: Peruo: Francisco Pizarro konkeris Kuskon
- 1609: Pola-sveda milto pri Livonio: venko de pola ŝiparo super la sveda en nokta marbatalo (23-a/24-a de marto) apud Salis
- 1613: Reĝo Sigismondo la 3-a Vasa kaj imperiestro Matiaso subskribis polan-aŭstran aliancon
- 1648: Francio kaj Nederlando disdividis la karibian insulon Sankta Marteno
- 1660: Rusa armeo komencis sieĝon de pola fortreso Lachowicze (Bresta regiono) — nevenkitan malgraŭ 4 kuratakoj ĝis fino de la pola-rusa milito
- 1708: Pretendanto al tronoj de Skotlando kaj Anglio James Francis Edward Stuart entreprenis sensukcesan provon albordiĝi al Skotlando kune kun franca ŝiparo
- 1749: Londona publiko forte aplaŭdis renovigitan oratorion Mesio de Georg Friedrich Händel
- 1766: 13 tagojn post la malpermeso porti ĉapelojn kaj longajn mantelojn fare de la ministro Leopoldo de Gregorio, markizo de Esquilache estiĝis la Madrida ĉapelribelo kontraŭ la hispana reĝo Karolo la 3-a. La ribelon ne sukcesis subpremi la trupoj. La reĝo devis fuĝi kaj maldungi Esquilache-n.
- 1768: Senato de Unua Pola Respubliko voĉdonis pri helpalvoko al la rusa armeo por subpremo de la Bara Konfederacio
- 1779: Malkovro kaj unua priskribo de galaksio M64, trovita en la Berenica Hararo
- 1801: Imperiestro de Rusio Paŭlo la 1-a estis murdita dum palaca puĉo en Sankt-Peterburgo — lin anstataŭis lia filo Aleksandro la 1-a
- 1821: Greka milito de sendependiĝo: grekaj ribelantoj liberigis Kalamata
- 1847: Granda incendio de Bukareŝto
- 1848: Dum la Marta revolucio Venecio proklamiĝis sendependa de la Aŭstra Imperio kaj deklaris sin respubliko sub ministroprezidanto Daniele Manin
- 1857: Unua lifto ekfunkciis en ĉiovendejo konstruita de Elisha Graves Otis
- 1861: Camillo Benso di Cavour iĝis unua ĉefministro de unuiĝinta Italio
- 1868: Per la subskribo de la fondodokumento (Organic Act) Universitato de Kalifornio establiĝis
- 1888: Kunveno de dek anglaj futbalkluboj okazis en Londono, kio kontribuis al estiĝo de Angla Futballigo
- 1889: Barata religia reformisto Mirza Ghulam Ahmad komencis novan islaman movadon - ahmadismo
- 1895: Antonio Cánovas del Castillo la sesan fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1900: Kreto: Arthur Evans komencis elfosadon de la labirinto en Knossos
- 1905: Ĉirkaŭ 1500 kretanoj, gvidataj de Eleftherios Venizelos, renkontiĝis en la vilaĝo Theriso por alvoki al unuiĝo de la insulo kun Grekio, komencante ribelon de Theriso
- 1908: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Nestoro
- Unua mondmilito:
- 1919: Itala faŝismo komencita - Benito Mussolini fondis asociojn de ekssoldatoj
- 1920: En Bratislavo fondiĝis hungara-germana kristana socialista partio
- 1925: En Orientaj Limregionoj sovetaj flankatakantoj malarmigis polican gardejon kaj prirabis fervojan stacidomon en Lachowicze (Bresta regiono)
- 1926: Irlanda politika partio Soldatoj de Irlando fondiĝis
- 1927: Kontraŭkomunismo: polaj regopovoj eksterleĝigis partion Belorusa Kamparana-Laborista Hromada
- 1931: Unu el la plej influaj revoluciuloj de la hindia sendependiga movado Bhagat Singh kaj du aliaj estis ekzekutitaj de britaj regopovoj
- 1933: Belga astronomo Sylvain Arend malkovris asteroidon Varsovio
- 1935: Dua Pola Respubliko: Sejmo voĉdonis t.n. aprilan konstitucion, subskribitan monaton poste de prezidento Ignacy Mościcki
- 1937: Hispana Enlanda Milito: venko de respublikana armeo en batalo de Gvadalaharo
- 1939: Post anekso de litova Memel-regiono fare de Germanio en Pollando oni entreprenis alarman mobilizon - Armeo „Łódź” (Lodzo) kreiĝis
- Dua Mondmilito:
- 1941: pola inĝeniero kaj inventisto Tadeusz Tański estis murdita en la koncentrejo Auschwitz; unuafoje pola bomba skadro 301 partoprenis en aerbombado de Berlino kadre de la Bomba Korpuso de RAF
- 1942: Operaco Reinhardt en Lublinio: unua deporto de judoj el geto en Piaski kaj najbaraj lokoj Biskupice kaj Trawniki al nazia ekstermejo Bełżec/Belzec 3 300 judojn; evakuo de la unua parto de la Pola Armeo en Sovetunio komenciĝis; sovetaj aviadiloj bombis okupatan de germanoj Vilnon; Adolf Hitler decidis konstrui Atlantikan muron; japana armeo invadis insularon Andamanoj en la Bengala Golfo
- 1943: Porajmos: al koncentrejo Treblinka alvenis transporto de judoj el Vieno; germanoj mortigis per gaso en la koncentrejo Aŭŝvico 1700 ciganojn el Bjalistoko; Danio: balotoj al Folketing sub la slogano "Voĉdonu al demokratio" — gajnis porregistaraj partioj
- 1944: ĉefa komandantaro de Popola Armeo ordonis, ke post eniro de la Ruĝa Armeo al polaj teritorioj oni malarmigu la polan policon; nokte 27-a Volinia Divizio de Infanterio (6 mil soldatoj) batalis kontraŭ germanoj apud Volodimir Volinskij; 33 soldatoj de SS pereis rezulte de partizana atako en Romo - sekvan tagon germanoj venĝe pafmortigis en ŝtonmino apud la urbo 335 civilulojn; 8-a Aviada Armeo atakis Munster, Hamm, Braunschweig kaj Werl
- 1945: Ruĝa Armeo liberigis Sopot kaj Oliwa; SS murdis en Münichholz-Steyer polan profesoron pri teknika mekaniko Leon Karasiński; Orienta Fronto: en Hungario trupo de 3-a Ukraina Fronto okupis Székesfehérvár kaj Veszprém
- 1948: Interna milito en Brita mandato Palestino: en urbo Naharija araboj atakis judan eskorton kun provizo por kibuco en Norda distrikto de Israelo - 47 personoj pereis
- 1950: Kune kun vivigo de fonda konvencio estiĝis Monda Organizaĵo pri Meteologio, kiu poste iĝis unu el Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj
- 1952: Antoine Pinay fariĝis ĉefministro de Francio
- 1956: Pakistano kiel unua lando iĝis islama respubliko
- 1963: La 8-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1980: Ĉefepiskopo de Salvadoro Óscar Romero en sia fama prediko apelaciis al armitaj fortoj ĉesi mortigon de salvadoranoj - la sekvan tagon estis murdita
- 1982: Post armea puĉo en Gvatemalo generalo Efraín Ríos Montt iĝis prezidento
- 1985: Litovio: trezorejo de oraĵista arto estis malkovrita en Arkikatedralo Baziliko de Vilno
- 1987: Willy Brandt forlasis prezidantecon de Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1998: Usona filmo Titanic de James Cameron akiris 11 oskarajn aprezojn
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en la sankta vespermanĝejo en Jerusalemo
- 2001: Premiero de aventura filmo bazita sur la romano de Henryk Sienkiewicz "Tra dezerto kaj praarbaro"
- 2001: Rusia kosmostacio Mir brulis en atmosfero super Suda Pacifiko, inter Aŭstralio kaj Ĉilio
- 2003: En duobla referendumo Slovenio decidis membriĝi al Eŭropa Unio kaj NATO - preskaŭ 90% estis favoraj koncerne EU kaj ĉ. 66% koncerne NATO-n
- 2009: Registaro kaj ribelantoj subskribis interkompreniĝon post 5-jara konflikto en provinco Nord-Kivuo en Demokratia Respubliko Kongo
- 2014: Pola skisaltisto Kamil Stoch venkis en ĝenerala klasifiko de la Mondpokalo pri skisaltado
- 2017: Eksplodo de incendio en la plej granda ukraina municio-deponejo, proksime al Balakia (Ĥarkiva provinco) - oni evakuis 20 000 loĝantojn kaj fermis flugospacon en radiuso de 50 km
- 2017: Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk malfermiĝis
- 2018: Francio: 25-jara maroka teroristo pafmortigis 4 kaj vundis 15 personojn en Karkasuno kaj Trèbes (Okcitanio), kaj pereis dum pafado kun polico
- 2020: Ukrainlingva Vikipedio atingis milionon da artikoloj
- 2021: Kontenerŝipo Ever Given blokis la Suezan Kanalon (ĝis la 29-a de marto)
- 1932: Zamenhof/Esperanto-Objekto: en Brazilo strato en Rio-de-Ĵanejro ricevis la nomon Esperanto
Naskiĝoj
- 603: Pakalo la Granda, majaa reganto de Palenque (m. 683)
- 1430: Margareta de Anĵuo, edzino de Henriko la 6-a (Anglio) (m. 1482)
- 1501: Pietro Andrea Mattioli, itala kuracisto kaj botanikisto (m. 1577)
- 1597: Miklós Mikó, hungara bienulo, memuaristo (m. 1668)
- 1599: Thomas Selle, germana eklezimuzikisto de baroko (m. 1663)
- 1638: Frederik Ruysch, nederlanda botanikisto, kirurgo, anatomo kaj zoologo, konata de anatomia konservado de organoj kaj histoj (m. 1731)
- 1749: Pierre-Simon Laplace, franca matematikisto, astronomo, geodeziisto kaj fizikisto, kunkreinto de probablokalkulo (m. 1827)
- 1814: Gertrudis Gómez de Avellaneda, kuba-hispana verkistino de romantikismo (m. 1873)
- 1822: Ignacy Łukasiewicz, pola farmaciisto, konstruinto de kerosena lampo kaj de la unua naftorafinejo, ligita kun Ĉekarpata provinco, pioniro de nafto-industrio en Eŭropo (m. 1882)
- 1822: Justus Wilhelm Lyra, germana filologo, teologo kaj komponisto (m. 1882)
- 1829: Norman Robert Pogson, angla astronomo, direktoro de la observatorio de Madraso (m. 1891)
- 1831: Wilhelm Sauer, germana orgenkonstruisto de romantikismo (m. 1916)
- 1845: Sándor Ajtai Kovách, hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1917)
- 1848: Lopes Trovão, brazila historiisto, oratoro, kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1925)
- 1848: Gábor Téglás, hungara arkeologo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1916)
- 1857: Gabriel Delanne, franca spiritisto, unu el spertuloj pri spiritismo (m. 1926)
- 1864: Sándor Simonyi-Semadam, ĉefministro de Hungario (m. 1946)
- 1869: Calouste Gulbenkian, armena naftokomercisto kaj filantropo (m. 1955)
- 1869: Emilio Aguinaldo, filipina politikisto, prezidanto de Filipina Revolucia Registaro (m. 1964)
- 1879: Jenő Basa, hungara pentristo, kies pentraĵoj estas en Újpest (m. 1909)
- 1881: Roger Martin du Gard, franca Nobelpremiita verkisto, konata de romana ciklo (m. 1958)
- 1882: Emmy Noether, germana matematikistino kontribuinta al ringa teorio kaj algebra strukturo (m. 1935)
- 1883: Róbert Meszlényi, hungara muzikkritikisto kaj komponisto (m. 1946)
- 1884: Joseph Grove Boxhall, brita maristo, la kvara oficiro sur Titanic (m. 1967)
- 1886: Emil Fey, aŭstra politikisto kaj favoranto de Esperanto (m. 1938)
- 1886: Zmitrok Bjadulja, belorusa verkisto kaj poeto, poligloto (m. 1941)
- 1887: Juan Gris, hispana pentristo, reprezentanto de kubismo (m. 1927)
- 1887: Josef Čapek, ĉeĥa verkisto kaj pentristo, frato de Karel Čapek (m. 1945)
- 1895: Győző Murányi, hungara juristo kaj fakverkisto (m. 1979)
- 1897: Béla Hamvas, hungara verkisto kaj filozofo (m. 1968)
- 1902: Sándor Mohy, rumania hungara pentristo (m. 2001)
- 1904: Lajos Tamás, hungara lingvisto, akademiano (m. 1984)
- 1905: Lale Andersen, germana aktorino kaj kantistino (m. 1972)
- 1907: Daniel Bovet, itala Nobelpremiita farmakologo okupiĝinta pri kuraciloj kontraŭ Parkinsona malsano kaj alergio, denaska esperantisto, filo de Pierre Bovet (m. 1992)
- 1909: Hugo Aufderbeck, germana romkatolika episkopo (m. 1981)
- 1910: Kurosawa Akira, japana reĝisoro, scenaristo kaj produktoro, reĝisorinta Sagaon pri Ĵudo, Ebrian anĝelon kaj Sep samurajojn (m. 1998)
- 1912: Wernher von Braun, germana konstrukciisto trudlaboriginta malliberulojn por produkti balistikajn misilojn V-2, patro de la usona kosma programo (m. 1977)
- 1920: Alfred Böhm, aŭstra aktoro
- 1922: Werner Lang, germana aŭtomobilkonstruisto, konata de Trabant-modelo (m. 2013)
- 1923: Károly Vécsei, rumania hungara historiisto, scienca esploristo, universitata profesoro
- 1928: Tamás Deák, hungara verkisto (m. 1986)
- 1931: Jerzy Krzysztoń, pola prozisto, dramisto, raportisto kaj tradukisto vivanta en Barato kaj Ugando (m. 1982)
- 1931: Árpád Bényi, hungara pentristo, grafikisto (m. 2006)
- 1932: István Várhegyi, rumania hungara, germana politika sciencisto
- 1933: Adolf Haslinger, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto
- 1935: András Seres, rumania hungara etnografo (m. 1992)
- 1940: Viktar Kazko, soveta, belorusa verkisto verkanta beloruse kaj ruse
- 1941: József Utassy, hungara poeto kaj tradukisto (m. 2010)
- 1945: Franco Battiato, itala kantisto, kantverkisto, pentristo, reĝisoro kaj esoterulo
- 1951: László József Molnár, hungara pentristo, diplomito de Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István
- 1954: Zsolt Székely, rumania hungara arkeologo, filo de Zoltán Székely
- 1956: José Manuel Durão Barroso, ĉefministro de Portugalio, prezidanto de la Eŭropa Komisiono
- 1956: József Novák, rumania hungara dizajnisto, heraldikisto
- 1957: Lucio Gutiérrez, militisto kaj prezidento de Ekvadoro
- 1958: Pekka Haavisto, finna politikisto de la Verda Partio
- 1972: Judith Godrèche, franca aktorino, rolinta en filmigita romano Ferdydurke kaj pri Albert Schweitzer
- 1975: Stefan Möller, germana juristo kaj politikisto
- 1976: István Csillag, rumania hungara grafikisto
- 1976: Keri Russell, usona aktorino kaj dancistino
- 1991: Andrea Erika Bokor, rumania hungara aktorino
Mortoj
- 1103: Odo la 1-a, burgonja duko (n. ĉirkaŭ 1058)
- 1369: Pedro la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1334)
- 1555: Julio la 3-a, papo, mecenato de arto (n. 1487)
- 1589: Marcin Kromer, pola humanisto, historiisto, verkisto, muzikteoriisto, kronikisto, diplomatia reprezentanto de la Pola Respubliko en Papa Ŝtato (n. 1512)
- 1606: Justus Lipsius, flandra humanisto kaj filologo, kontribuinta al nov-stoikismo (n. 1547)
- 1667: Ferenc Wesselényi, hungara magnato kaj palatino, militisto kaj politikisto (n. 1605)
- 1680: Nicolas Fouquet, ministro pri financoj de Francio (n. 1615)
- 1711: Bernhard Michael Mandl ĉeha-aŭstra skulptisto (n. ĉirkaŭ 1660)
- 1724: Mihály Almási Gergely, hungara unitarista episkopo, eklezia verkisto (n. 1654)
- 1740: Olaus Rudbeckius, la Juna, sveda anatomo, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo kaj profesoro de medicino (n. 1660)
- 1748: Johann Gottfried Walther, germana komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1684)
- 1750: Sámuel Mikoviny, hungara matematikisto, inĝeniero, kartografo (n. 1686)
- 1801: Paŭlo la 1-a, imperiestro de Rusio (n. 1754)
- 1819: August von Kotzebue, germana dramverkisto, murdita, esperantigata de Leopold Elb (n. 1761)
- 1842: Stendhal (Marie-Henri Beyle), franca verkisto, aŭtoro de la romano La Ruĝo kaj la Nigro (n. 1783)
- 1849: Andrés Manuel del Río, hispana kemiisto kaj naturalisto malkovrinta vanadion (n. 1764)
- 1869: Albert Methfessel, germana komponisto kaj dirigento (n. 1785)
- 1872: Leberecht Uhlich, germana teologo, liberpensulo (n. 1799)
- 1878: Ernst Keil, germana eldonisto, konata de la gazeto "Die Gartenlaube" (n. 1816)
- 1902: Kálmán Tisza, hungara polikisto, ministeriprezidanto (n. 1830)
- 1910: Félix Tournachon Nadar, franca verkisto, ĵurnalisto, literaturisto, desegnisto, aerŝipisto kaj fotisto de konindaj samtempuloj (n. 1820)
- 1923: Hovhannes Tumanjan, armena poeto, tradukisto kaj verkisto, pacigisto dum la armena-tataraj masakroj, helpanta al rifuĝintoj el Armena Genocido ekloĝi en Eĉmiadzin (n. 1869)
- 1931: Bhagat Singh, barata socialisto kaj anarkiisto, heroo de la hindia sendependiga movado, ekzekutita (n. 1907)
- 1941: Árpád Balázs, hungara policano kaj kantkomponisto (n. 1874)
- 1941: Ivan Truŝ, ukraina pentristo (n. 1869)
- 1946: Gilbert Newton Lewis, usona fizika kemiisto, aŭtoro de la nocio fotono kaj teorio de kovalenta ligo (n. 1875)
- 1946: Arthur Ponsonby, brita nobelo, politikisto kaj pacisto, konata de la citaĵo Se la milito eksplodas, la vero estas unua viktimo (n. 1871)
- 1947: Lajos Bérczy, hungara verkisto kaj publicisto (n. 1874)
- 1948: Nikolaj Berdjajev, rusa kristana filozofo, ortodoksisma pensisto, aŭtoro de pli ol 40 libroj kaj kelkcent artikoloj, kies La fontoj kaj esenco de rusa komunismo oni esperantigis (n. 1874)
- 1950: Emmanuel Mounier, franca filozofo, kunlaboranto de franca rezistado, personisto kritikanta totalismon kaj individuismon (n. 1905)
- 1953: Raoul Dufy, franca pentristo faŭvista kaj kubista (n. 1877)
- 1957: Andrzej Wróblewski, pola pentristo kaj pedagogo, laboranto de publika universitato pri belartoj en Krakovo, konata de bildar-ciklo Pafmortigoj ligita kun la germana okupado, kiu inspiris polan bardon Jacek Kaczmarski al samtitola verko (n. 1927)
- 1958: Florian Znaniecki, pola filozofo kaj sociologo, reprezentanto de kontraŭpozitivisma sociologio, aŭtoro de fama verko Pola kamparano en Eŭropo kaj Ameriko, kunfondinto de Pola Scienca Societo Eksterlande (n. 1882)
- 1964: Peter Lorre, usona aktoro kaj reĝisoro, konata de la filmo M (n. 1904)
- 1981: Atanas D. Atanasov, bulgara gimnazia instruisto, fondinto de Esperanto-grupo ĉe Sofia Universitato, redaktanto de "Bulgara Esperantisto", prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, vortaristo, tradukisto, prezidanto de la Akademio de Esperanto (n. 1892)
- 1981: György Komoróczy, hungara historiisto, arkivisto kaj verkisto (n. 1909)
- 1985: Zoot Sims, usona ĵaza muzikisto kaj saksofonisto ludanta kun konataj muzikbandoj (n. 1925)
- 1990: Lajos Vajda, rumania hungara historiisto (n. 1926)
- 1991: Elisaveta Bagrjana, bulgara poetino kaj tradukistino (n. 1893)
- 1992: Friedrich August von Hayek, aŭstria Nobelpremiita ekonomikisto de la Aŭstria skolo de ekonomiko (n. 1899)
- 1993: Hans Werner Richter, germana verkisto, fondinto kaj estro de Gruppe 47 (n. 1908)
- 1994: Giulietta Masina, itala filma kaj teatra aktorino (n. 1921)
- 1994: Günter Behm-Blancke, germana prahistoriisto kaj muzeulo (n. 1912)
- 2007: Attila Kaszás, hungara aktoro kaj kantisto (n.1960)
- 2009: Paweł Wieczorkiewicz, pola historiisto, sovetologo, profesoro de homa scienco, kontraŭulo de politika ĝusteco (n. 1948)
- 2011: Elizabeth Taylor, brita-usona aktorino (n. 1932)
- 2012: Chico Anysio, brazila aktoro kaj humuristo (n. 1931)
- 2013: Boris Berezovskij, soveta, rusia entreprenisto kaj politikisto, matematikisto, membro-korespondanto de la Rusia Akademio de Sciencoj, elmigrinta al Britio (n. 1946)
- 2014: Geraldo Mattos, brazila filologo, aktivulo de rozkrucismo, Esperanto-poeto, prezidanto de la Akademio de Esperanto, honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo, kunlaboranto de "Monato", tradukisto, esperantologo (n. 1931)
- 2014: Adolfo Suárez, hispana juristo, gvidanto de la Unio de Demokrata Centro kaj de Demokratia kaj Socia Centro, ĉefministro de Hispanio (n. 1932)
- 2015: Lee Kuan Yew, unua ĉefministro de Singapuro (n. 1923)
- 2015: Lajos Molnár, hungara otorinolaringologo, politikisto, ministro, parlamentano (n. 1946)
- 2020: Júlia Sigmond, hungara pupaktorino, Esperanto-verkisto, premiata ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉefredaktorino de la revuo "Bazaro", kunlaborantino de "Monato", mortinta kun sia edzo Sen Rodin pro kronvirusa malsano (n. 1929)
- 2021: Hana Hegerová, ĉeĥoslovaka kantistino kaj aktorino (n. 1931)
- 2022: Madeleine Albright, usona ministrino de eksteraj rilatoj (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Gregorio la Iluminanto, fondinto kaj sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio, frukristana martiro, sanktulo ankaŭ de ortodoksismo
- Sankta Turibio el Mongrovejo, ĉefepiskopo de Limo, primaso de Peruo
- Nacia tago en Pakistano, Tago de Pakistano, decido fondi sendependan ŝtaton (1940), plia tago estas la 14-a de aŭgusto.
- Monda Tago de Meteologio - memore al validigo de konvencio pri kreo de Monda Organizaĵo pri Meteologio
- Tago de Pola-Hungara Amikeco
Tagoj de semajno
La 23-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.