Ațel [acel] (hungare: Ecel, germane: Hetzeldorf) estas komunumo en Rumanio oriente de Mediaș. En 1910 ĝi havis 1 635 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 1 277 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1283. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).[1]
Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Dupuș. La vilaĝoj Alma (Ațel), Giacăș kaj Șmig apartenis al ĝi ĝis 2004, sed nun konsistigas la novan komunumon Alma.[2]