Dârlos [dırlos] (hungare: Darlac, germane: Durles) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Mediaș, ĉe la dekstra bordo de Târnava Mare. En 1910 ĝi havis 1 826 loĝantojn (rumanoj, germanoj, ciganoj, hungaroj); en 1992 2 340 (rumanoj, 3 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1317. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Curciu kaj Valea Lungă.