La patro de Edna volas ke ŝi edziniĝu kun riĉa grafo Chloride de Lime. Charlie, la vera amo de Edna, parodias la grafon ĉe vespermanĝo, sed la vera grafo aperas kaj Charlie estas elĵetita. Pli poste Charlie kaj Edna estas postkuritaj fare de ŝia patro, la grafo, kaj tri policanoj. La persekutantoj falas el moleo.