Virino (en anglaA Woman) estis la naŭa filmo de Charlie Chaplin por Essanay Films. Ĝi estis farita en Los-Anĝeleso ĉe Majestic Studio kaj liberigita en 1915. La filmo komenciĝas kiam Chaplin renkontas Ednan (Edna Purviance) kaj ŝiajn gepatrojn en parko; en la rolo de la patrino estas Marta Golden kaj en la rolo de la patro Charles Insley. En tiu ĉi filmo Chaplin vestiĝas kiel virino por trompi la patron de Edna. Ĝi estis la tria kaj lasta fojo kiam Chaplin havis la rolon de virino en filmo. Li pozis kiel virino en du Keystone-filmoj: The Masquerader kaj A Busy Day.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.