Halepo
Halepo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego • populated place in Syria | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 003 671 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 10 546 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 12′ N, 37° 10′ O (mapo)36.237.16Koordinatoj: 36° 12′ N, 37° 10′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 379 m [+] | ||||
Areo | 190 km² (19 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aleppo [+] | |||||
Halepo[1] aŭ Alepo (arabe حلب, [HAlab], kurde Helep, turke Halep, armene Հալէպ, aramee ܚܠܒ, Halab) ĝis komenco de fortaj bataloj pri la urbo laŭ grandeco estis la dua urbo de Sirio.
Ĝi nomiĝas ankaŭ "Norda ĉefurbo". Ĉirkaŭ 1000 jarojn antaŭ Kristnasko, la urbo nomiĝis Beroea. La ekonomio de Halepo baziĝas sur negoco kun agrokulturoj produktoj, silko, tapiŝoj, arĝentaĵoj kaj oraĵoj. Ankaŭ mondkonata estas halepa sapo. Halepo estas granda komerca urbo kaj sur diversaj varoj oni povas trovi glumarkon "Produktita en Halepo". Sur alta monteto troviĝas citadelo. Laŭ diversaj legendoj, sur tiu monteto iam loĝis profeto Abraham. La citadelo estis kelkfoje damaĝita per tertremoj kaj denove rekonstruita.
Halepo situas ĉe 36° 14′ N 37° 10′ O / 36.233 °N, 37.167 °O (mapo) en horzono UTC+2h. Laŭ takso de 2003 ĝi havis loĝantaron de proksimume 1 700 000 homoj. Post komenciĝo de fortaj bataloj pri la urbo kadre de la siria enlanda milito en somero 2012, granda parto de la urbo detruiĝis kaj plejmulto de la loĝantaro fuĝis.
Instruado
Halepo havas respektive havis modernan universitaton. En Halepo situas ankaŭ lernejo (madrasa) "Madrasa Sultanije", kiun konstruis sultano al Aziz. Apud la tombejo, troviĝas "Madrasa Faradis" (korana lernejo de paradizo), starigita en la jaro 1234 de Daifa Kĥatun, kiu estis la vidvino de sultano al Zaĥer.
Vidindaĵoj
Bonkonataj monumentoj de Halepo estas
- Granda Moskeo de Halepo
- Halepa muzeo
- Bazaro de ĥano al Gumruk,
- Bazaro de ĥano al Naĥasin,
- Bazaro de ĥano al Sabun.
Fotogalerio
-
Citadelo de Halepo
-
Mallarĝa strato en la Kristana kvartalo al-Ĝdejdi
-
En la "suk" (bazaro)
-
Ĉio tute frakasita en Halepo pro la milito.
-
Vizito al la Omeaja Moskeo
Enlanda milito
Kadre de la siria enlanda milito en julio 2012 en Halepo unuafoje estis fortaj bataloj, en kiuj uziĝis raketa artilerio, batalaj helikopteroj kaj aviadiloj.[2] En la nokto inter la 28-a kaj 29-a de septembro 2012 la historia bazerejo per incendio pro la batalado plejparte detruiĝis - la bazarejo estis la tutmonde plej granda tegmentita merkata urbokvartalo kaj apartenis al la kultura heredaĵo de UNESKO. Tanka grenado forte damaĝis la minareton de la 700 jarojn aĝa Mahmandar-moskeo. La preskaŭ 500 jarojn aĝa Ĥusravija-moskeo detruiĝis en 2014, kaj simile damaĝiĝis la plej granda parto de aliaj historiaj samkiel modernaj konstruaĵoj de la urbo. Fine de julio 2016 la registara armeo laŭ propraj informoj sukcesis fermi sieĝan ringon ĉirkaŭ la urbokvartaloj ankoraŭ regataj per ribelaj grupiĝoj. Tiutempe laŭ taksoj de la Unuiĝintaj Nacioj proksimume 300 000 civiluloj estis enfermitaj en tiuj urbopartoj, parte sub kontrolo de moderaj, parte de islamismaj ribeluloj.[3] Komence de aŭgusto la ribeluloj trarompis la sieĝan ringon, sed komence de septembro ĝi refermiĝis.[4]
Referencoj
- ↑ laŭ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: [1]
- ↑ artikolo "Russland: Kein Asyl für Assad" ("Rusio ne planas doni azilon al Asad"), artikolo en la germana gazeto Frankfurter Rundschau la 22-an de septembro 2012 (germane)
- ↑ Michael Lüders: "In Aleppo geben Islamisten den Ton an" (germane: "En Halepo regas islamistoj") radiostacio Deutschlandfunk, 1-a de aŭgusto 2016
- ↑ dpa: "Regimetruppen kesseln Rebellen in Aleppo erneut ein" () artikolo en la svisa gazeto NZZ la 4-an de septembro 2016
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de Halepo (angle)
- Universitato de Halepo Arkivigite je 2004-01-03 per la retarkivo Wayback Machine (arabe)
- angla artikolo "la logo de Halepo", pri la urbaj historio kaj arkitekturo (angle)