Alt-atlasa junipera stepo
La alt-atlasa junipera stepo estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranea regionon. Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Maroko.
Priskribo
La ekoregiono troviĝas en la plej altaj altitudoj de Alta Atlaso, laŭlonge de liaj deklivoj. Ĝi okupas 6 300 kvadratajn kilometrojn en la centro de Maroko.
Vintre humida aero el Atlantika Oceano blovas orienten tra tiu regiono, alportante plejparton da la precipitaĵo kiu tiu ĉi jare falas. La suden montriĝantaj deklivoj de tiu montaro ĉeno estas pli aridaj, kaj tial malpli arbarizitaj, ol la nordaj deklivoj. Apud la pintoj de la nordaj deklivoj, super 3 600 metroj, kie la sekaj, varmegaj ventoj ne alvenas, neĝo restas dum pli ol sep monatoj de la jaro. Tiu kompleksa topografio kaj diversa klimato difinas ekoregionon kiu estas la plej specio-riĉa en la tutaĵo de la afrika parto de la mediteranea ekoprovinco.
Flaŭro
La Atlas-cedraroj, juniperaroj, pinaroj kaj kverkaroj kovras proksimume unu trionon de tiu ĉi ekoregiono. Je altaj altitudoj juniperoj superregas la pejzaĝon. La ŝlosila specio estas incensa junipero. Pli alte, la duonarbaroj transiras al montaraj herbejoj, pseŭdostepa vegetaĵaro, kaj finfine ŝtonecaj deklivoj kie floras violkoloraj kusenoformaj plantoj. Riverovaloj ondas tra la pejzaĝo kaj siaj riĉaj humidaj grundoj subtenas salikojn, poplojn, kverkojn, kratagojn, kaj oleandrojn.
Faŭno
Endemioj
Stato de konservado
La ekoregiono estas endanĝerigata. Neleĝa arbarekspluatado por konstruligno kaj brulligno estas nuntempe la plej signifikaj minacoj por la konservado de la ekoregiono. Bruligado kaj tropaŝtiĝo dum miloj da jaroj estas plenumintaj rolon en la neniigo de la arbaroj kaj de la delikata montara ekologio. El la redukto de arbara kovraĵo siavice rezultis tre serioza erozio.
Vidu ankaŭ
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Flaŭro de Maroko
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Maroko
Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo | Irano, Turkmenio |
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo | Maroko |
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo | Ĉinio |
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro | Afganio, Ĉinio, Kirgizio, Taĝikio |
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj | Ĉinio |
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro | Mongolio, Rusio |
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj | Afganio, Pakistano |
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj | Barato, Nepalo |
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo | Ĉinio |
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono PA1010 : Alt-atlasa junipera stepo (WWF)
- angle Alt-atlasa junipera stepo (WWF-Wildworld)
- angle Alt-atlasa junipera stepo (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Alt-atlasa junipera stepo (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Mediterranean High Atlas juniper steppe Arkivigite je 2011-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 123 : Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj (WWF) Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mediteraneaj arbaraj, duonarbaraj kaj arbustaraj ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine