Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj
Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj | |||||
---|---|---|---|---|---|
La arkeologia ejo de Troizen, Peloponezo, Grekujo | |||||
| |||||
Landoj | Grekio, Turkio, Nord-Makedonio, Bulgario | ||||
Areo | 126 377 km² (12 637 700 ha) | ||||
|
|||||
Vikimedia Komunejo: Aegean and Western Turkey sclerophyllous and mixed forests [+] | |||||
La egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "mediteranea regiono kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "mediteranea baseno". La ekoregiono grandparte kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Bulgarujo, Grekujo, Nord-Makedonujo kaj Turkujo.
Priskribo
La ekoregiono okupas areon de 133 500 kvadrataj kilometroj en la marbordaj ebenaĵoj de la okcidento de Turkujo, inkludanta mallarĝan zonon laŭlonge de la nordorienta marbordo de Marmora Maro, kaj de kontinenta Grekujo (escepte de la ekstrema nordokcidento) , kaj en la insuloj de Egea Maro. Krome, ĝi etendas landinternen ĝis ĝi atingas la limon de Grekujo kun Bulgarujo kaj kun Nord-Makedonujo.
La klimato estas mediteranea.
Flaŭro
Kelkaj originaj arbaroj de la malgrandazia pino (Pinus brutia) ankoraŭ ekzistas. El la maloftaj kaj minacataj specioj citendas la orientan likvidambaron (Liquidambar orientalis) kaj la teofrastan palmon (Phoenix theophrastii).
Faŭno
La endanĝerigata kareto (Caretta caretta) demetas ovojn en la regiono. El la mamuloj troviĝas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), la griza lupo (Canis lupus) kaj la apro (Sus scrofa). Estas multaj birdospecioj, kaj loĝantaj kaj migrantaj. El ili troviĝas endanĝerigataj specioj kiaj pigmea kormorano (Phalacrocorax pygmeus), krispa pelikano (Pelecanus crispus), blankkapa anaso (Oxyura leucocephala) kaj malgranda turfalko (Falco naumanni).
Endemiismoj
Stato de konservado
La ekoregiono estas krize endanĝerigata. Ĝi estas tre degradita kaŭze de jarcentoj da densa loĝantaro.
Protekto
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono PA1201 : Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (WWF)
- angle Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj
- angle Mediteraneaj arbaraj, duonarbaraj kaj arbustaraj ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; nr 123 : Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj (WWF) Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mediteranea baseno (Naturprotekto Internacie)