Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Anizila nitrilo aŭ C9H9NO estas organika aromata komponaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la nitriloj, enhavanta anizilan (aŭ metokso-benzilan) grupon ligitan al cianida grupo (-CN). Ĝi estas senkolora aŭ flaveca, toksa likvaĵo uzata en kemiaj sintezoj aŭ en la produktado de sennombraj anizilajn derivaĵojn. Kiel ĉiuj nitriloj, ĝi estas venena kaj irita substanco, solvebla en kloroformo, metanolo kaj nepolaraj solvantoj.[6]
Sintezoj
Sintezo 1
Preparado per reakcio inter metoksobenzila klorido kaj hidrogena cianido: