Aosta Valo
Aosta Valo | |
itale Valle d'Aosta / Vallée d'Aoste | |
Flago | Blazono |
Italia regiono kun speciala statuto | |
---|---|
Kodo: | VO, mallongigo VDA |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 3 262 km² |
Ĉefurbo: | Aosto |
Loĝantaro: | 125 666 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 39 loĝ./km² |
Provincoj: | sen provincoj |
Komunumoj: | listo de 74 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 02 |
Prezidanto: | Erik Lavévaz (en 2025) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [Valle daosta], france Vallée d'Aoste [vale daost], arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: [valduta]) estas aŭtonoma regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj. Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 125 666 loĝantoj sur areo de 3 263,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 39 loĝantoj/km².
La aostvalanoj parolas plejmulte Aostvalan, kiu estas loka dialekto de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.
Ĝia ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [aòst], arpitane Auhta [òhta]). En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj, kiel Champoluc en la komunumo Ayas, Courmayeur kaj Breuil-Cervinia [ŝa~polü'k, kurmajö'r kaj bröj-servinjá].
En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭ la jaro 25 antaŭ nia erao. Poste ĝi estis regata de gotoj, lombardoj kaj burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la Savoja dinastio.
Geografio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (france kaj itale)
- aldona turisma retejo (itale kaj angle)
|