Apples
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Apples (stacidomo). |
Apples | |
---|---|
Blazono de Apples | |
Preĝejo de Apples | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 33′ 07″ N 06° 25′ 41″ O / 46.55194 °N, 6.42806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 07″ N 06° 25′ 41″ O / 46.55194 °N, 6.42806 °O (mapo) |
Areo | 12,93 km² |
Alteco | 635 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1143 |
Komunumkodo | 5421 |
Situa mapo de Apples | |
Apples estas komunumo en la Distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1248 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Apples sur alta tavolo sude de la Ĵurasa Montaro en la Vaŭda Mezlando super la valo de la rivero Morges kun bona belvido al la Alpoj kaj la Lago Lemano. La komunumo situas 16 kilometrojn okcidennordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, proksimume 50 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo kaj ok kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. En okcidento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Veyron, alfluanto de Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Apples kaj la novaj setlejoj En Lèvremont kaj La Motte.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,93 km², de kiuj 46,8% estas kovritaj de arbaro, 46,8% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Apples limas en nordo al Pampigny kaj Sévery, en oriento al Echichens kaj Clarmont, en sudoriento al Reverolle kaj Bussy-Chardonney, en sudo al Yens, kaj en okcidento al Ballens kaj Mollens.
Trafiko
Tra Apples pasas la kantona ĉefvojo n-ro 128 de Morges al Bière. De la vilaĝocentro konektaj vojoj kondukas al Pampigny kaj Cottens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Morges. Apples disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝspura trama fervojlinio de Morges al Bière. De Apples alia mallarĝspura trajnlinio kondukas al Isle.
Historio
La unua dokumenta mencio de Apples datiĝas el la jaro 1011 kiel Aplis. Sur la komunuma teritorio estis malkovritaj ŝpuroj de romia setlejo kaj de frumezepoka tombokampo. La 18-an de februaro 1011 la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo donacis la preĝejon Sankta Petro en Apples al la Abatejo Romainmôtier. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Apples apartenis al la Voktejo Romainmôtier. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Morges kaj ek de 1803 al la Distrikto Aubonne. Surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi estis kun efiko de la 1-a de januaro 2008 integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Frédéric Besson: Apples en Historia Leksikono de Svislando (2009-07-21)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de Apples Arkivigite je 2004-04-02 per Archive.today
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Apples – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|