Saint-Oyens
Saint-Oyens | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Saint-Oyens | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Morges | ||||
Koordinatoj | 46° 29′ 55″ N 6° 18′ 32″ O / 46.49861 °N, 6.30889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 55″ N 6° 18′ 32″ O / 46.49861 °N, 6.30889 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 317 | ||||
Areo | 3,05 km² | ||||
Alteco | 731 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1187 | ||||
Komunumkodo | 5436 | ||||
Situa mapo de Saint-Oyens | |||||
Saint-Oyens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 317 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Saint-Oyens situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 15 kilometrojn okcidente de la distriktĉefloko Morges kaj 4 kilometrojn norde de Lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saint-Oyens kaj la setlejoj Pré Rouge kaj Maupas kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,05 km², de kiuj 36,7% estas kovritaj de arbaro, 58,0% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Saint-Oyens limas en nordo al Gimel, en oriente kaj sudo al Essertines-sur-Rolle, en sudokcidento al Burtigny, kaj en okcidento al Longirod.
Trafiko
Saint-Oyens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas nur flanka konekta vojo de Gimel al Essertines-sur-Rolle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Rolle. Pere de la poŝtaŭtolinio de Gimel al Rolle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Saint-Oyens datiĝas el la jaro 1139 kiel Sancto Eugendo. Laŭdire la nomo de la vilaĝo devenas de kapelo, kiun konstruigis la Abatejo Saint-claude. Ekde la jaro 1172 estas menciita nobela familio de Saint-Oyens, kiuj estis vasaloj de la Senjoroj de Mont-le-Vieux. Ekde la jaro 1389 la vilaĝa komunumo disponis pri komunumaj bienoj. El la jaro 1401 datiĝas mencio pri Frataro al Sankta Spirito. Sub la berna regado ek de 1536 la komunumo apartenis al la Senjorujo Aubonne, kiu ek de 1701 estis berna voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto, kiu en 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Saint-Oyens Arkivigite je 2019-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saint-Oyens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|